Ĝemelo
El Vikipedio
Ĝemeloj estas idoj naskitaj ĉe la sama akuŝo. Ili naskiĝas unu kelkajn minutojn post la alia. Ili do estas samaĝaj gefratoj.
La vorto ĝemelo havas jenajn aldonajn signifojn:
- Ĝemeloj (latine Gemini) estas konstelacio de tera ĉielo de la zodiako.
- La ĝemela prima konjekto estas fama problemo en nombroteorio kiu engaĝas primojn.
- Ĝemelurboj estas urboj, kiuj interkonsentis pri speciala partnereco por kultura kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo.
- Ĝemelaj Urboj Internaciaj estas senprofitcela civitan-diplomatia reto.