Ĝangalo (retportalo)
El Vikipedio
Ĝangalo E-Portalo estas esperantlingva interreto-portalo. Brazilano Flavio Rebelo estras ĝin. Ĝi publikigas ĉiutagajn mondajn novaĵojn kaj Esperanto-novaĵojn, kaj disponigas plurajn aliajn servojn: Blogaron, babilejon, la kanalon Voĉoj (kie ĉiu povas publikigi siajn Esperanto-novaĵojn) kaj multajn aliajn.
En decembro 2004 la portalo kolapsis dum du semajnoj pro la kreskegantaj alklakoj.
La portalo decidis renovigi sian aspekton en 2005 kaj la nova aspekto aperis komence de junio de 2005. Antaŭ la apero dum 2 monatoj ne funkciis la portalo.
La nova pli alloga portalo kostas pli ol la antaŭa. Tial la redaktistaro decidis ke por kelkaj servoj oni devas pagi. Oni povas iĝi abonanto, kaj tiel ĝui ĉiujn pagendajn servojn (ekzemple blogo). La ĉiutagaj novaĵoj daŭre legeblas senpage.
Krom la novaĵ-bendo Ĝangalo.com enhavas ankaŭ blogaron, forumon, kolekton de ligoj kaj multajn aliajn servojn. Ĝangalo.com estas ankaŭ promociejo de Internacia Televido.
[redaktu] Vendopropono
La portalon Ĝangalo, Flavio Rebelo, la administranto kaj posedanto de la portalo, pretas vendi, ĝis decembro 2006, post la rekono de lia fiasko esti pozitive influinta la E-komunumon (vidu la tekston).
[redaktu] Iamaj laboristoj de Ĝangalo
- Antono Karlo [Antônio Carlos] - staĝanto
- Mikael Perejra Batista [Michael Pereira Batista] - teknikisto
- Petro Aŭgusto de Soŭza [Pedro Augusto de Souza] - sekretario / tajpisto
- Pablo Leon [Pablo León] - redaktoro