Portalo:Ĉeĥio
El Vikipedio
Portalo pri Ĉeĥio
Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko aŭskultu Dosiero ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Bohemio
Bohemio (ĉeĥe: Čechy) estas unu el tri historiaj landoj en hodiaŭa Ĉeĥio. Nordokcidente ĝi najbaras kun iama Supra Luzacio, kiu pli malfrue fariĝis parto de Saksio kaj de kiu ĝi estas ĝis nun; norde ĝi najbaras kun Silezio (respektive kun tiu ĝia parto, kiu hodiaŭ apartenas al Pollando, ĝis la jaro 1945 al Prusio, do al Germanio kaj ĝis regado de Maria Teresia al Aŭstrio, respektive al Ĉeĥio), oriente kun Moravio, sude kun Aŭstrio kaj sudokcidente kun Bavario. Moravio
Moravio (ĉeĥe: Morava) estas unu el historiaj ĉeĥaj landoj (hodiaŭ kun areo 26 095 km2). Ĝi etendiĝas en orienta parto de Ĉeĥio. Kun Moravio najbaras okcidente Bohemio (344km), sude aŭstria federacia lando Aŭstrio Malsupra, sudoriente, oriente poste Slovakio kaj nordoriente Slovakio kun Ĉeĥa Silezio, norde poste Pola Silezio – konkrete regiono Klodsko, kiu estas hodiaŭ parto de pola Malsupra Silezio (vojevodio) (20 km). Se ni kalkulas al Moravio ankaŭ eksajn moraviajn enklavojn en Silezio, do Moravio najbaras ankaŭ kun pola Opola vojevodio, kiu situas en historia teritorio de Pola Silezio. Ĉeĥa Silezio
Ĉeĥa Silezio – iam ankaŭ Moravia Silezio, ĝis 1918 Aŭstria Silezio, 1918 – 1945 ankaŭ Sudeta Silezio – estas historia teritorio situanta oriente en Ĉeĥio kun areo 4 452 km2 kaj proksimume 1 miliono da loĝantoj. Historia ĉefurbo estas Opava. Escepte de la moderna distrikto Jeseník (kiu estas parto de Regiono Olomouc), la teritorio apartenas al Moravia-Silezia Regiono. Sude ĝi najbaras kun Moravio; sudoriente kun Slovakio; oriente, norde kaj sudokcidente kun Pola Silezio (konkrete kun Silezia vojevodio, Opola vojevodio kaj Malsupra Silezio (vojevodio)). Ĉu vi scias...
...ke la unua prezidento de Ĉeĥoslovakio estis Tomáš Garrigue Masaryk? ...ke la plej granda ĉeĥo estis elektita reĝo Karolo la 4-a kun 68 713 voĉoj?
...ke oni veturis per aŭtomobiloj en Ĉeĥio sur la maldekstra flanko de landvojoj? La dekstran trafikon enpraktikigis nur naziaj soldataroj venintaj en marto de 1939 tuj post establo de Protektorato Bohemio kaj Moravio.
Artikoloj
Urboj: Ekzistas multaj artikoloj pri urboj en Ĉeĥio. Vilaĝoj: Ekzistas multaj artikoloj pri vilaĝoj en Ĉeĥio. Interesaĵoj
Kelkaj ĉeĥaj plej
Plej – naturinteresaĵoj
Plej – akvo
Plej – katastre
Plej – memorigaĵoj
Plej en la monda mezuro
Informoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 8-an de decembro 2005. Fondis ĝin: Petro Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Aliaj portaloj
|